Soneto sen propra patrujo
de tio venas tragedio 
sed kial? ĉu pro libereco 
kiu venas de ĝusta speco 
kiel indulgemo de Dio 

"die Heimat" - germanlingva peco 
por multaj estas dia beno 
por aliaj pensa kurteno 
kaj kaŭzo por maltrankvileco 

patriotismo jam forpasis 
al nun malsignifa konjekto 
sed ne ĉiuj virton frakasis 

pro tio ni tre ofte sentas 
ke regas malnova difekto 
mi malpatrujecon dementas
Zuriko, la 13an de marto 2003