Soneto pri forta malforto
bandito atakas matene 
bombjetbrukrako sur dezerto 
jen amerikana oferto 
por homaro time kaj ĝene 

senkonsila konsilantaro 
de sekuro kun feblaj gestoj 
kaj ekstreme fortaj protestoj 
de malfortuloj en ŝtataro 

nieniu tribunalo plendas 
la plej grandan mondan krimulon 
kaj homoj por tio atendas 

leĝo apertenas al fortaj 
ekzemple polan servilulon 
devigas "polish jokes" importaj
Zuriko, la 20an de marto 2003