Soneto enirmalpermesa
estas preskaŭ sankta nacio 
sed tokso fluas en sankteco 
ne aŭdas pri papa paceco 
helpas al militerupcio 

vana estas nacia preĝo 
en animo sidas diabloj 
konfesoj fariĝas nur fabloj 
kontraŭ internacia leĝo 

mi blasfemas tiun patrion 
kiu volas sange persvadi 
pri tio mi donas varion 

mi malpermesas la eniron 
al mia koncerto - invadi 
vi volas havante deliron
Zuriko, la 25an de marto 2003