Soneto pri unu radio
"Radio Maryja" - Pollando 
estas grava influmedio 
diras ne nur pri religio 
sed ankaŭ pri peza demando 

iam mi skribis pri l' radio 
negative eĉ iom moke 
kaj nun mi pripensas provoke 
pri venonta povgarantio 

sendepende de la elitoj 
aŭskultantaro amasiĝas 
estas realeco - ne mitoj 

mi ne akceptas kontraŭulojn 
ĉar ili ankaŭ devotiĝas 
farante inversajn formulojn
Zuriko, la 1an de aprilo 2003