Soneto pri forta konvinko
ĉeokaze de la Turmento 
mi devas konstati praktike 
laŭ eklezio katolike 
ke nun estas ĝusta momento 

por esti plena herezulo 
oni devas havi sciencon 
kiu donas herezpotencon 
por agadi kiel ruzulo 

ĝis nun mi vidis argumentojn 
tro sekajn kaj tro ekleziajn 
herezistoj ne havas sentojn 

katolikoj ĉiam timantaj 
havas spiritojn fantaziajn 
tial ne estas arogantaj
Zuriko, la 10an de aprilo 2003