Soneto espera kaj reva
kiu havas fortan esperon 
tiu ankaŭ metas atuton 
kaj uzas tiun atributon 
por montri supozeblan veron 

en ĉiuj ideologioj 
espero fariĝas kondiĉo 
por apogo de superstiĉo 
proksimiĝanta al fobioj 

foje tiel foje aliel 
por efektivigi sopirojn 
laŭ gusto simila al miel' 

senesperulo ofte ŝtelas 
por poste aktivigi mirojn 
kiam realo ne mielas
Zuriko, la 13an de aprilo 2003