Soneto kun heroa grego
ĉu vere pola militstato 
influis al ago mentala 
kiu simple estis formala 
sendepende de ultimato 

nun sur polaj stratoj kaj placoj 
promenas gregoj da herooj 
ĉu ili eskapis de zooj 
aŭ de grupiĝo de pajacoj? 

iam regis pruda silento 
kiu estis ankaŭ respondo 
kiel streko sur dokumento 

libereco donis kuraĝon 
kaj nun ili vokas al mondo 
sovaĝe prenante domaĝon
Zuriko, la 15an de aprilo 2003