Soneto pri bela vojaĝo
ni veturas al Venecio 
inter herbejoj belodoraj 
kaj arboĝardenoj blankfloraj 
en nekredebla emocio 

tramo ne frapas sed fluadas 
sur reloj - en restoracio 
apud agrabla asocio 
knabo ion al ni persvadas 

post la gotarda intermonto  
nebulo kovris vidindaĵon 
ekestis "prosseco"-renkonto 

en fakturo kun naskiĝdato 
mi rimarkis kelnerartaĵon 
okazis fino sen stakato
Venecio, la 25an de aprilo 2003