Soneto pri troa rezulto
propre mi havas troan pezon 
laŭ la asekura kontrakto 
pro tiu malagrabla fakto 
mi tuj nuligos tiun tezon 

mi devas eĉ pli multe pagi 
ol normala asekurato 
pro tiu ĉi mira konstato 
ne povas mi tion imagi 

sur kovrilpaĝo de la libro 
mi ridigas iun sveltulon 
aŭ dikulon en ekvilibro 

mi parolos kun kuracisto 
kiu skribos ĝustan postulon
por obstina asekuristo
Zuriko, la 3an de aprilo 2003