oni diris "nia onklino" unue ĉiuj kun ŝi sidis kaj poste ŝin prude perfidis ĉar ŝi ekestis ftizulino okazis nupto de filino kaj patrino kuŝis separe oni ŝin pritraktis koŝmare timante pro infektantino mi malfermis pordon de l' ĉambro kaj ŝin kisis ostentacie plebo reagis emocie en historio de Alhambro oni mortigis infektantojn de pesto kaj alikredantojn