Soneto kun pano kaj vino
"ĝin faru por mia memoro" 
la akto de transfiguriĝo 
alie ankaŭ supreniĝo 
troviĝas en kredanta koro 

kiom da beataj serenoj 
sur bazo de homaj suferoj 
kiom da laŭdoj kaj esperoj 
anstataŭ humilaj ĉagrenoj 

duobla okazas pritrakto
de la parto de l' sankta meso 
unue manĝo due akto 

pano kaj vino - la simboloj 
de simpla homa intereso 
estas ege gravaj por poloj
Zuriko, la 4an de aprilo 2003