Soneto pri ŝanĝoj dum tago
mi aŭdis poemojn pri amo 
de Hermann Ebeling legataj 
kaj de Hubert Stokowski ludataj 
malgraŭ tristo ne estis dramo 

"COOP" skribis ion pri klostroj 
ke oni povas lui ĉelon 
trinki lakton manĝi mielon 
verŝajne estas ankaŭ ostroj 

vinisto informis ke vinon 
enŝovigis en nia kelo 
vizaĝoj kaptis iluminon 

pastaĵo kun saŭco tomata 
bongustis - ekestis kverelo 
"kiu de ni estas amata?"
Zuriko, la 6an de aprilo 2003