Soneto pri mia velado
nomigade de viglaj jaĥtoj 
por "Princino" mi tuj konsentis 
ĉar "Silento" programe ventis 
de "Princino Silenta" staktoj 

poste estis anaso "nic to" 
"nenio tio" esperante 
kaj ruĝan koron apogante 
ŝanĝiĝis "sum ergo cogito" 

ankaŭ sennome mi navigis 
ekzemple sur "bez-dwa" aŭ "sen-du"
oni povas diri ke gigis 

tre ofte mi luis boatojn 
eĉ kun skiparoj - nun ne plu 
ĉar mi nun ne ŝatas rilatojn
Zuriko, la 7an de aprilo 2003