Soneto kun la falsa tono
aprila suno frostigita 
eniris mian konsciencon 
memoro trovas akcidencon 
en koro indiferentita 

mi ne kortuŝas pro vereto 
ĝi prenis kaj nun ne plu prenas  
ne ĉiuj de Semo devenas 
de forto restas nur forteto 

ĉirkaŭe nur herooj staras  
sen vera merito kun kaŭzo 
por tiuj kiuj ne amaras 

kiam nia vivo kurbiĝas 
ni kuraĝe tamen kun naŭzo 
per falsa tono malprestiĝas
Zuriko, la 8an de aprilo 2003