Soneto kun matennebulo
mondo matene estas dia 
sur akvo malpeza nebulo 
kovras jaĥtojn apud insulo 
ĉiu zorgo estas nenia 

solaj en tumulto perditaj 
iras antaŭen al silento 
por ke almenaŭ por momento 
forgesi pri kazoj subitaj 

vespere ili estas lacaj 
ilin karesas nigro nokta 
kaj poste nebuloj surfacaj 

ĉiutageco enuiĝas 
ĉar malforto ne estas dokta 
vivo denove nebuliĝas 
Bastiono de Silento, la 14an de majo 2003