Soneto eterna ripoze
mi iris al klostra preĝejo 
super estis blua ĉielo 
en ĝi mia Frato - anĝelo 
kun spirito kiel ŝercejo 

neniu mia guto falis 
ĉar mi frue ĉiujn elploris 
mi per pasinteco vaporis 
kaj ĉiupaŝe ĝi kialis 

en la katedralo monaĥoj 
kantis por Li "Salve Regina" 
la tombo pleniĝis per "aĥoj" 

tiun tombon mi ja ne vidis 
ĉar spaco okazis kurtina 
sed pri diamanto mi fidis 
Einsiedeln, la 19an de majo 2003