Soneto pri inversa bono
ni vundojn sur korpo ne gratu 
ĉar ili al pulvo ŝanĝiĝis 
alie dirante cindriĝis  
pro tio nenion ne batu 

estis tre multe da boneco 
vivo ĉiun bonon kalkulis 
kaj poste per sorto makulis 
perdiĝis iam heroeco 

ĝis kiam homo bone fartas 
ĝis tiam povas guste manĝi 
kaj forta naturo lin vartas 

poste venos malfacilaĵoj 
li povos nenion aranĝi 
oni parolos pri stultaĵoj 
Zuriko, la 25an de majo 2003