Soneto pri popolaĉverko
fariĝis kaŭzo por fetoro 
profundo de marĉo indignis 
ĉar unu ĵurnalisto signis 
tutan socion sen honoro 

skandalo tute ne ekestos 
ĉar ĉiuj estas skandalemaj 
kiel kun pirŝteloj problemaj 
odoraĉo kelkajn molestos 

unue oni fotografis 
krucitajn reciproke manojn 
tuj poste malamikojn trafis 

la samaj ne tute aliaj 
homoj disvastigis sloganojn 
kun enhavoj anomaliaj   
Bastiono de Silento, la 28an de majo 2003