Soneto pri hunda incito
de l' Reĝa Urbo prezidento 
Jacek Majchrowski profesoro 
insistas pri pola honoro 
ĉifoje kun tre ĝusta sento 

kaj aliaj politikistoj 
sendas soldatojn al Irako 
kun revo pri forta atako 
sed ili estas servilistoj 

poloj devas tiun "amikon" 
kiu komencis la militon 
montri lian hundan fortikon 

nacio havas Instruiston 
la plej faman Dian Dungiton 
oni ne aŭdas nur sadiston 
Bastiono de Silento, la 31an de majo 2003