ni iru el mondo de fablo al strefo de normalaj kazoj kun flugo de tristaj pegazoj je simpla kutime establo iu ridis al ni afable apud insulo Mikaelo ĉerko kun atingita celo atendis por tombo probable homoj estas preskaŭ similaj eĉ se kelkaj mem opinias ke ili nur estas utilaj tiu de tombejo sinjoro ride pro morto ironias laŭ bona venecia moro