Soneto kun ento konscia
Jan Twardowski diris pri l' mondo 
pli kristana ol religia 
tamen ne ideologia 
estas laŭ ateisma fondo 

"feliĉe..." aldonis tuj pastro 
ĉar kulturo kaj civilizo 
estas niaj laŭ analizo 
pri demokratia katastro 

bedaŭrinde nia bonstato 
dependas nun de malnoblaĵoj 
sed ne de ĉiela abato 

fablo pri ento kaj konscio 
ne kuŝas inter agrablaĵoj 
timigas per kruela scio 
Bastiono de Silento, la 1an de junio 2003