Soneto venontvojmontrila
venis jam tiu vivetapo 
por reveni al pasinteco 
detruita per persisteco 
sen mia kulpo kun eskapo 

mi lernis per mia laboro 
provante sen sufiĉa scio 
alveni al ĝusta konscio 
iom per deviganta moro 

mi skribis tre ofte pri tio 
kion mi eĉ malmulte konis 
sed helpis min intuicio 

nun mi klopodas kompletigi 
ĉion kion vivo proponis 
kaj venontecvojmontriligi 
Zuriko, la 2an de junio 2003