Soneto pri tolera kredo
ĉiu subigas toleremon 
ateistoj eĉ sen spirito 
zorgas spirite por merito 
kulturante arogantemon 

ĝis iam la lasta kredanto 
ekbruligos sanktan kandelon 
ĝis tiam montrante ĉielon 
devas silentiĝi mokanto 

ĝuste moko estas problemo 
ĉar kruco estis forigita 
en unu danĝera sistemo 

nur homoj tute sen humuro 
kredas pri povo raciita 
kaj batas per kapo al muro 
Bastiono de Silento, la 27an de junio 2003