Soneto je kio estus se...
dum ni amikojn adiaŭas 
por la eterna ripozado 
ĉe tombo regas nervozado 
poste ni alie morgaŭas 

eĉ se ĉio jam pliboniĝos 
nur akvo restos same bona 
por ĉiuj ĉiam vivodona 
la opinioj unuiĝos 

maljunuloj ŝatas aŭguri 
"kio estus se..." kaj tiel plu 
sed junuloj volas konkuri 

"kio estus..." ja devas esti 
kiel inter katoj mru mru mru 
sed ne aŭskultantojn molesti 
Bastiono de Silento, la 1an de julio 2003