Soneto pri vero en mezo
verkistoj montras nin la mondon 
tute alie ol ni vidas 
pro tio ni ilin ne fidas  
sed ne ĉiam donas respondon 

kaj vero troviĝas en mezo 
de ĉiuj bildoj kaj imagoj 
sendepende de la reagoj 
tio estas nur hipotezo 

ĉar diferencoj inter homoj 
ne dependas de la valoroj 
sed de mankoj ankaŭ en koroj 

ni ofte miras pri fantomoj 
kiuj reale ne ekzistas 
sed ni ĉe ekzisto persistas 
Romo, la 15an de julio 2003