Soneto pri noktaj pripensoj
iam mi displektis ŝnuregojn 
miaj junuloj fleksis rudrojn 
kaj poste faris velajn kudrojn 
ĉiam mane flegis ŝipegojn 

kaj nun agadas komputiloj 
sufiĉas kliki por movigi 
ion ajn kaj kurson starigi 
aperas tempo por babiloj 

dum nokta vaĉo mi memoris 
pri lageto Witka sur kiu 
unuafoje mi velgloris 

lastnokte ankaŭ rememoroj 
venis kaj mi revis pri iu 
afero sen sonĝaj hororoj 
Bonifacio, la 17an de julio 2003