Soneto - pura tualeto
Santa Teresa di Gallura 
havas tre purajn tualetojn 
mi publikas tiujn sekretojn 
ĉar puraĵo estas struktura 

tualetoj estas salonoj 
de kiuj ofte kun bedaŭro 
foriras homoj - post restaŭro 
restas belodoraj admonoj 

klozetoj en Santa Teresa 
estas por vizitantoj revoj 
estado ne fariĝas stresa 

la raraĵo en Italio 
ĉar aliloke tiuj devoj 
sentigas je anomalio 
Santa Teresa di Gallura, la 18an de julio 2003