Soneto pri nia jaĥtado
navigi estas tro malmulte 
feliĉe Barbara kunprenis 
librojn kiujn mi eltenis 
legante alie - envulte 

la afero estas dilemo 
tiu jaĥto por mizeruloj 
estas multkosta - por riĉuloj 
ŝajnas tro malkonforta skemo 

pola manĝaĵo tre bongustis 
ĉar estis abunda kaj sia 
alidire la familia 

ĵurnalo "Yacht" havas ofertojn 
kun klimatizo idilia 
sed ni flegas ĝisnunajn spertojn 
Porto Rotondo, la 20an de julio 2003