Soneto pri turkisa akvo
sorĉas nin maro diafana 
ĝis pura profundo turkisa 
tre luksa per ĉarmo vernisa 
kaj per ĉielo dolĉe flana 

jaĥton tenas ankro kun ĉeno 
ĉiam preparita al starto 
balancas nun pro bona farto 
libera tamen en kateno 

sur akvo ni kuŝas apude 
denseco sala nin forportas 
senmove ni eĉ dormas lude 

aferoj de ĉiutageco 
ie malproksime abortas 
nin ĉirkaŭigas trankvileco 
Tirena Maro, la 22an de julio 2003