Soneto anstataŭ poŝtkarto
karaj miaj - anstataŭ karto 
ĉar itala poŝto malservas 
kaj mi nun per jaĥtado vervas 
trinkante por via bonfarto 

sur jaĥto mi estas senĉese 
ankaŭ en diversaj havenoj 
mi ĝin ne forlasas pro ĝenoj 
tio flegas nervojn karese  

sur tiu mondo mi perdiĝis 
inter ondegoj kaj ĉielo 
verŝajne mi tute strangiĝis 

dum nokta vaĉo serpo luna 
ĉiukaze estas rivelo 
la stato estas oportuna 
Romo, la 25an de julio 2003