Soneto kun kaŭzo sen fino
la plej multe da varmigiloj 
sur l' mondo estas en Usono 
pri toksigaj gasoj admono
oni pritraktas sen utiloj 

tiu ŝtato tre arogante 
diskutas pri ekologio 
raportoj de toksologio 
estas traktataj diletante 

en Eŭropo la opinio 
pri antiamerikanismo 
ne disvolviĝas pro nenio 

mizeruloj pli mizeriĝas 
en globaliz-kapitalismo 
riĉuloj rapide riĉiĝas 
Zuriko, la 27an de julio 2003