Soneto pri Nicolas Bouvier
Nicolas Bouvier en mia mano 
kompreneble en libra formo 
emociigas en maldormo 
kaj gvidas min tra uragano 

de miaj amazonaj planoj 
silentstrefo min persekutas 
li ankaŭ tiun temon glutas 
ĉifoje inter cejlonanoj 

mi eĉ rezignis de teatro 
kaj kelkajn aferojn nuligis 
moliĝas mia duramatro 

tiuj libroj estas fascinaj 
kiu ilin esperantigis? 
enhavoj ŝajnas halucinaj
Zuriko, la 29an de julio 2003