Soneto nome Tomaszewski
ĉiam komence de monato 
mi rigardas velan revuon 
kaj nun mi ekvidis noktuon 
vokantan pri morta regato 

mi promesis lin libron sendi 
la dekunuan de novembro 
kaj nun diras funebra tembro 
ke li ne plu povas ascendi 

li skribis laste artikolon 
pri niaj komunaj agadoj 
nun li forlasis kantan skolon 

Witold Tomaszewski ĉiele 
legos poemon pri veladoj 
lia animo fartos vele 
Zuriko, la 3an de julio 2003