Soneto pri malmulta manko
mi scipovis samvoje iri 
kiel multaj en mia aĝo 
mankis volo kaj ne kuraĝo 
ĉar mi ne scipovis deliri 

en fumigitaj "palacetoj" 
kaj en drinkigitaj "ŝtonminoj" 
je pozitaj arte rutinoj 
sidis memnomitaj poetoj 

mi eĉ por ili ion donis 
ekzemple mi ludis agenton 
sed pozado min ne imponis 

mi havis ŝancon deruliĝi 
mankis malmulte trovi venton 
poste de ĝi ne elturniĝi 
Bastiono de Silento, la 31an de julio 2003