Soneto pri malrapideco
procesoj neniam returnas 
eĉ se nin ne volas naturo 
zorgas pri vitala obturo 
multaĝulo feble  diurnas 

mi rigardas ĝuste avetojn 
ĉe bufedo - ili ne diras 
ili krias ĉar ege miras 
fumante siajn kalumetojn 

"rektigu dorson!" - tiujn vortojn 
avoj aŭdas eĉ ĉiutage 
eĉ ili determinas  sortojn 

vivo fariĝis malrapida 
oni povas vidi - lumbage 
moviĝas maljunulo rida
Bastiono de Silento, la 12an de aŭgusto 2003