Soneto kun fiŝo en saŭco
ni demandis kien veturi 
sed ŝoforo nenion sciis 
indiferente instrukciis 
ĉu ni povis malantaŭ kuri? 

taksioj ne estas - virino 
kioska diras pri privata 
ebleco sed nun malkonstata 
ankaŭ ne por nia inklino 

ni revenas al nia turo 
mi skribas ankaŭ fosas nazon 
perdiĝis nova aventuro 

en apuda vendejo fiŝo 
nin delogis - tiun kazon 
Barbara prenis al afiŝo 
Bastiono de Silento, la 13an de aŭgusto 2003