Soneto de lasta efekto
denove mi vidas vilaĝon 
kun etoso ne ĉiam rava 
tombejo estas la plej grava 
ĉiu tie havas omaĝon 

de turo mi rekten rigardas 
kaj mi vidas tiun makabron 
mi devas reiri en ĉambron 
ĉar makabraĵojn min bombardas 

mi aŭdas dialektparolon 
kiun mi tute ne komprenas 
pro tio mi sentas strangolon 

historio de mortobjekto 
eĉ de ŝtonepoko devenas 
memore pri lasta efekto 
Bastiono de Silento, la 14an de aŭgusto 2003