Soneto en ombro de turo
Barbara ne povas eniri 
ĉar hundoj bojas apud turo 
eĉ atakas ŝin kun bravuro 
volas ŝian vestaĵon ŝiri 

mi ekaŭdis vokon por savo 
tuj poste ekestis silento 
kaj ĝuste en tiu momento 
ŝi ludis kun hundetoj - bravo 

telefonas de Varsovio 
iu grava iam figuro 
de iama nomenklaturo 

li raportas kun emocio 
pri sia granda aventuro 
ĉe ni kreskas temperaturo 
Bastiono de Silento, la 15an de aŭgusto 2003