Soneto profite uzebla
mi povas konfesi sincere 
ke mi kelkfoje eĉ naive 
profitis tute subjektive 
de ne mia saĝo kolere 

mi montris tiujn ne aliajn 
ĉar mi volis pri tio diri 
pri kio ili povis miri 
donante nur kondiĉojn stilajn 

ili ĉiuj estis gravuloj 
konataj en iliaj fakoj 
ĉe mi fariĝis naivuloj 

sed per ilia atestado 
estis evititaj atakoj 
je tro kuraĝa pritraktado 
Bastiono de Silento, la 20an de aŭgusto 2003