Soneto kun kurbmondvizaĝo
por risko mi havis inklinojn 
ĝis nun mi de tio profitis 
riskante mi mokon evitis 
pri kazoj kreantaj kombinojn 

mi jam ne staros sur la pinto 
de iu ege alta monto 
kaj al malantaŭhorizonto 
mi ne navigos eĉ kun finto 

ne - tiel riski mi ne povas 
ĉar perdi vivon mi ne volas 
mi tamen kun riskantoj movas 

konstruanto de kurba turo 
certe ekstravagance solas 
per rakituma aventuro 
Bastiono de Silento, la 26an de aŭgusto 2003