Soneto laste adiaŭa
adiaŭe muskoloj feblas 
eĉ se forta estas premado 
materio por memorado 
sen kiuj travivi ne eblas 

mi adiaŭas ŝin por ĉiam 
reflekse mi ne povas kredi 
ŝi tion ne volas koncedi 
kaj akceptos tion neniam 

vespere alvenas informo 
ke ŝi jam estas ĉe la limo 
tuj alfluos tempo por dormo 

en sonĝoj revenos eventoj 
de infaneco kaj animo 
dronos en familiaj sentoj 
Bastiono de Silento, la 27an de aŭgusto 2003