Soneto kun prova klarigo
sen kontoj aŭ kun plenaj kontoj 
blasfemuloj kiuj tre ĝojas 
se unu al alia bojas 
reprezentas homojn sur frontoj 

ne gravas - malriĉaj aŭ riĉaj 
ĉiuj uzas l' saman lingvaĉon 
kaj en ago la saman klaĉon 
restante partie kondiĉaj  

aparteno kategoria 
konsistas el l' samaj detaloj 
kaj volas esti historia 

kiel instruas bona sperto 
saĝo ne devenas de faloj 
ekestas jam nova oferto  
Bastiono de Silento, la 28an de aŭgusto 2003