Soneto pri revena vojo
pado gvidis tra ebenaĵo 
profunda spiro ritma paŝo 
survoje bovino kaj draŝo 
ni rondiris apud baraĵo 

kiam ni sidis en vagono 
rufa knabo parolis pole 
mi pritraktis tion petole 
kaj diris "dzień dobry" je kono 

por tuta pola familio 
tio estis granda surprizo 
en tiu fremda idilio 

mi eksentis pieddoloron 
ekestis grupa improvizo 
helpemo posedis valoron 
Bastiono de Silento, la 30an de aŭgusto 2003