Soneto pri radia fino
mi decidis tute foriri 
de la radia elsendado 
nun la ĝisnuna aktivado 
instigas agantojn por miri 

ŝanĝiĝas mia identeco 
vortoj trairas al abstrakto 
min liberigas tiu fakto 
de laciganta aktiveco 

estas ankaŭ aliaj kaŭzoj 
ligantaj kun pola programo 
kiu ofte gvidas al naŭzoj 

mi decidis tamen profiti 
per al aliaj agoj amo 
kaj pezajn balastojn eviti 
Bastiono de Silento, la 31an de aŭgusto 2003