Soneto pri vanaj demandoj
li kreiĝis per viva klino 
ne esperante pri maturo 
zorgis neniam pri futuro 
eĉ kun maturiĝa inklino 

pri tiuj aferoj babilas 
en loka knajpo indiĝenoj 
aldonante ke en marĝenoj 
ili spiriton ne mutilas 

ili trapasis tutan vivon 
ĉi tie ĝis maljuna aĝo  
ne konante apudan stivon 

estas tute vana afero 
demandi pri najbarvilaĝo 
ili respondas per malvero 
Bastiono de Silento, la 4an de aŭgusto 2003