Soneto pri duba utilo
Bush timigas mondon atake 
ĉifoje aperis Irano 
en tiu militista plano 
minacoj aspektas irake 

poloj reagas obeeme 
kaj plenumas de Bush ordonojn 
aĉetas armilajn kanonojn 
kaj aviadilojn sisteme 

sed baldaŭ venos katastrofo 
pri tiu grandega danĝero 
ne sonĝas tute filozofo 

pli bone ŝanĝi tiujn planojn 
ol vivi prude kun kolero 
ni ne bezonas veteranojn 

Bastiono de Silento, la 8an de aŭgusto 2003