Soneto pri flankoj de belo
kameno kaj kato sur sofo 
angulo kun moltabureto 
sur tablo vino kun sekreto 
supre traboj kaj verda ŝtofo 

ĉio estas farita guste 
nur bildoj pendas en malordo 
densitaj ĉe belega pordo 
riĉe ornamita inkruste 

iama galerigvidanto 
misordon ne povas toleri 
ne estas li sed iu hanto 

ne decas - ekspozicianto 
povas sian helpon oferi 
delikate kiel peranto 
Bastiono de Silento, la 9an de aŭgusto 2003