Soneto kun septembraj signoj
pro krucetoj kun koraletoj 
mi gajnis grandegan fortunon 
sed pro kvanto mi trovis punon 
laŭ supozo de diabletoj 

kruco min daŭre akompanas 
ekzemple per la svisa flago 
ĝi flirtas dum nokto kaj tago 
per sola kvadrato imponas 

al Bastiono de Silento 
mi veturadis pripensante 
pri la Krucoj de Oriento 

ankaŭ pri aliaj krucvojoj 
rigardataj preterpasante 
eĉ pri siberiaj konvojoj 
Bastiono de Silento, la 17an de septembro 2003