Soneto pri tima ardeo
ardeo estas tima besto 
tuj forflugas se mi aperas 
verŝajne tute ne esperas 
pri mia amika sugesto 

sur herbejo serĉas oferon 
ĉiam moviĝas delikate 
tamen reagas akurate 
kiam per beko pikas teron 

herbejoj estas jam falĉitaj 
kaj herboj denove verdiĝas 
bestetoj restas malkovritaj 

facile estas ilin trovi 
pro tio ardeo dikiĝas 
manĝante ne volas sin movi 
Bastiono de Silento, la 2an de septembro 2003