Soneto kun sveltiĝa emo
mi volas kredi pri helpsana 
efekto de mia sveltiĝo 
alidire de malgrasiĝo 
eble malsato estos vana 

pezo en mia aĝo kreskas 
kaj porti tion en montaro 
estas laciganta koŝmaro 
kiu tute ne pitoreskas 

ĝuste mi buteron forĵetis 
nur sekan panon kun tomato 
mi manĝis eĉ se mi obĵetis 

Barbara estas malkontenta 
ĉar malsato fariĝas fato 
kaj vivo okazas turmenta
Zuriko, la 6an de septembro 2003